Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

NACILINGVA PAGHO 365 TAGOJ EL LA BIBLIO LEGU LA BIBLION EN ESPERANTO


Vortoj de Jesuo Kristo en Esperanto

Por legi pri diversaj temoj en la Nova Testamento laú la vortoj de Jesuo Kristo, kliku sube sur la dezirata temo:

Apokalipso Bonajhoj de Dio Bono kaj Malbono Dia Amo
Eterna Vivo Fideleco Fido Havajhoj
Kiu estas Jesuo? Kredo Milito Mondumeco
Mono Pardoni Pento Persekutoj
Preghado Religio Reveno de Kristo Ripozo en Kristo
Sektoj Sekvante Jesuon Serchado Sinregado
Suferoj Vivo kaj Morto Zorgoj Kiel Preghi


Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed char vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas.
Johano 15.19    Reen

Sinregado

Eniru tra la mallargha pordo, char largha estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ghi eniras. Char mallargha estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ghin trovas.
Mateo 7.13-14    Reen

Dia Amo

Char Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke chiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Char Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jughi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.
Johano 3.16-17    Reen

Kiu estas Jesuo?

Mi estas la relevigho kaj la vivo; kiu kredas al mi, ech se li estos mortinta, tiu vivos, kaj chiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por chiam ne mortos. Chu vi tion kredas?
Johano 11.25-26    Reen

Pento

Vere mi diras al vi: Se vi ne turnighos kaj ne farighos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la chielo.
Mateo 18.3     Reen

Mono

Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; char aú li malamos unu kaj amos la alian, aú li alighos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono [mono]!
Mateo 6.24     Reen

Zorgoj

Tial, ne zorgu, dirante: Kion ni manghu? aú, Kion ni trinku? aú, Kion ni surmetu? Char pri chio tio serchas la nacianoj; char via Patro chiela scias, ke vi bezonas chion tion. Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj chio tio estos aldonita al vi. Tial ne zorgu pri la morgaúa tago, char la morgaúa tago zorgos pri si mem. Suficha por la tago estas ghia propra malbono.
Mateo 6.31-34     Reen

Vivo kaj Morto

Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aúskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jughon, sed jam pasis de morto en vivon. Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aúdos la vochon de la Filo de Dio; kaj la aúdintoj vivos.
Mateo 5.24-25     Reen

Persekutoj

Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ghi malamis min pli frue, ol vin.
Johano 15.18     Reen

Suferoj

Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraghu; mi venkis la mondon.
Johano 16.33     Reen

Milito

Remetu vian glavon en ghian ingon; char chiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.
Mateo 26.52     Reen

Fideleco

Char kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaú chi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaú hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj angheloj.
Marko 8.38     Reen

Havajhoj

Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie shtelistoj trafosas kaj shtelas; sed provizu al vi trezorojn en la chielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie shtelistoj nek trafosas nek shtelas; char kie estas via trezoro, tie estos ankaú via koro.
Mateo 6.19-21     Reen

Preghado

Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preghante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ghin havos.
Marko 11.24     Reen

Serchado

Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donite; serchu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. Char chiu petanto ricevas; kaj la serchanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite.
Luko 11.9-10     Reen

Kredo

Char vi vidis min, vi kredas; felichaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.
Johano 20.29     Reen

Religio

Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: "Chi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi. Sed vane ili Min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj." Char, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.
Marko 7.6-8     Reen

Sektoj

Gardu vin kontraú la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en shafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.
Mateo 7.15     Reen

Fido

Ne timu, nur kredu.
Marko 5.36     Reen

Pardoni

Vi aúdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaú la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraú vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaú vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.
Mateo 5.38-42     Reen

Bono kaj Malbono

La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonajhojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonajhojn.
Mateo 12.35     Reen

Sekvante Jesuon

Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min; char kiu volos savi sian animon, tiu ghin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ghin trovos.
Mateo 16.24-25     Reen

Apokalipso

Char levighos nacio kontraú nacion, kaj regno kontraú regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. Sed chio tio estas komenco de suferoj. Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de chiuj nacioj pro mia nomo. Tiam multaj ofendighos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. Kaj multaj falsaj profetoj levighos, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmighos. Sed kiu persistos ghis la fino, tiu estos savita.
Mateo 24.7-13     Reen

Ripozo en Kristo

Venu al mi chiuj, kiuj estas laborantaj kaj sharghitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu che mi, char mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Char mia jugo estas facila, kaj mia shargho estas malpeza.
Mateo 11.28-30     Reen

Eterna Vivo

Ne maltrankvilighu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaú al mi. Che la domo de mia Patro estas multe da loghejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.
Johano 14.1-2     Reen

Bonajhoj de Dio

Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li shtonon? Aú se li petas fishon, chu li anstataú fishon donos al li serpenton? Aú se li petos ovon, chu li donos al li skorpion? Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro chiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.
Luko 11.11-13     Reen

Reveno de Kristo

Tial viglu; char vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto [horo] venos la shtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosighi. Tial vi ankaú estu pretaj; char en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.
Mateo 24.42-44     Reen

Kiel Preghi

Vi do preghu jene: Patro nia, kiu estas en la chielo, Via nomo estu sanktigita. Venu Via regno, plenumighu Via volo, kiel en la chielo, tiel ankaś sur la tero. Nian panon chiutagan donu al ni hodiaś. Kaj pardonu al ni niajn shuldojn, kiel ankaś ni pardonas al niaj shuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Mateo 6.9-13     Reen








Supren

Lasta shangho: la 5an de oktobro 2009

Noto: Certe malplachos al iuj nia uzo de la litero "h" anstataú la kutima supersigno. Ni ja kapablas enmeti la supersignojn en la tekston, la problemo tamen estas, ke ne chiu komputilo ghuste montras ilin sur la ekrano. Do, por ke nia retpagho estu facile legebla (sen strangaj aldonaj simboloj) al la plejmulto da legantoj, ni decidis uzi la Zamenhofan "h". Certe ekzistas aliaj metodoj solvi la problemon, sed ni preferas la "fundamentan" metodon, kiun Zamenhof mem rekomendis. Vi ja povas mem kontroli vian komputilon: Se ghi ghuste montras la sekvan linion, tiam la supersignoj ne estus problemo por vi. Sed ni ja pensas "universale" pri la aliaj, kies komputiloj ankoraú ne "lernis" nian lingvon!

Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde