Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

NACILINGVA PAGHO VORTOJ DE JESUO LA BIBLIO EN ESPERANTO


365 Tagoj el la Biblio


Januaro   Februaro   Marto    Aprilo   Majo   Junio
Julio   Augusto   Septembro    Oktobro   Novembro   Decembro


JANUARO

01 januaro
En la komenco Dio kreis la chielon kaj la teron.
Genezo 1.1

02 januaro
Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antau multaj atestantoj.
1. Timoteo 6.12

03 januaro
Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farighis viva animo.
Genezo 2.7

04 januaro
Kaj la polvo refarighos tero, kiel ghi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ghin donis.
La Predikanto 12.7

05 januaro
Sed mi kun danka vocho alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas che la Eternulo.
Jona 2.9

06 januaro
Tiam Herodo sekrete venigis la saghulojn, kaj precize sciighis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. Kaj li sendis ilin al Bet-Lehhem, dirante: Iru kaj elserchu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankau venu kaj adorklinighu al li. Kaj audinte la reghon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauiris ilin, ghis ghi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. Kaj vidante la stelon, ili ghojis kun tre granda ghojo. Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinighis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. Kaj avertite de Dio en songho, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.
Mateo 2.7-12

07 januaro
Ankau mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; char la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas.
1. Johano 2.8

08 januaro
Kaj ne konformighu al chi tiu mondo; sed aliformighu per renovigado de via menso.
Romanoj 12.2a

09 januaro
Vi ankau paciencu; fortikigu viajn korojn; char la alveno de la Sinjoro alproksimighas.
Jakobo 5.8

10 januaro
Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraghigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontrau chiuj. Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed chiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por chiuj.
1. Tesalonikanoj 5.14-15

11 januaro
Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon. Knaboj senfortighas kaj lacighas, junuloj ofte falas; sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacighas, ili iras kaj ne senfortighas.
Jesaja 40.29-31

12 januaro
Mi ekghojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo. Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, ho Jerusalem, vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, en kiu chio kunighis.
Psalmo 122.1-3

13 januaro
Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li. Sed tiu lin malakceptis, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj chu vi venas al mi? Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, char tiel decas al ni plenumi chian justecon. Tiam li lasis lin. Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la chielo malfermighis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; kaj jen vocho el la chielo, dirante: Chi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
Mateo 3.13-17

14 januaro
Char chiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio.
Romanoj 8.14

15 januaro
La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?
Psalmo 118.6

16 januaro
Rigardu chion kiel ghojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn, sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.
Jakobo 1.2-3

17 januaro
Ghoju chiam; preghu senchese; pri chio donu dankon; char tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.
1. Tesalonikanoj 5.16-18

18 januaro
Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, char Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi. Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, kaj Vi min sanigis.
Psalmo 30.1-2

19 januaro
La sensaghulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaugighis, kaj abomenighis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon. Dio el la chielo ekrigardis la homidojn, por vidi, chu ekzistas prudentulo, kiu serchas Dion.
Psalmo 53.1-2

20 januaro
La sekvantan tagon li [Johano] vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Shafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, char li ekzistis pli frue ol mi. Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo. Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la chielo kiel kolombo, kaj ghi restis sur li. Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. Kaj mi vidis, kaj atestis, ke chi tiu estas la Filo de Dio.
Johano 1.29-34

21 januaro
Char jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi.
Jesaja 60.2

22 januaro
Sed mi -- mi fidas Vin, ho Eternulo; mi diras: Vi estas mia Dio. En Via mano estas mia sorto; savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
Psalmo 31.14-15

23 januaro
Kaj mi vidis alian anghelon, flugantan en meza chielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loghantojn de la tero kaj chiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon, kaj dirantan per granda vocho: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, char venis la horo de Lia jugho; kaj adorklinighu al la Kreinto de la chielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.
Apokalipso 14.6-7

24 januaro
Vi estas mia shirmo; kontrau sufero Vi min gardos, per ghojoj de savo Vi min chirkauos.
Psalmo 32.7

25 januaro
Homo vidas tion, kio estas antau la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.
1. Samuel 16.7b

26 januaro
La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ghojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ghoje triumfos pri vi.
Cefanja 3.17

27 januaro
De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, char la regno de la chielo alproksimighis. Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jhetantajn reton en la maron, char ili estis fishkaptistoj. Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. Kaj antauenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la shipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. Kaj ili tuj forlasis la shipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin. Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante chian malsanon kaj chian malfortajhon inter la popolo.
Mateo 4.17-23

28 januaro
Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; char ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antau Vi nian preghon.
Daniel 9.18

29 januaro
[Jesuo diris:] Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! Char vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras: Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj. Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn.
Mateo 23.29-31

30 januaro
Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed [plej gravas] la plenumado de la ordonoj de Dio.
1. Korintanoj 7.19

31 januaro
Ne diru: "Kiel li agis kontrau mi, tiel mi agos kontrau li; mi redonos al la homo lau lia faro."
La Sentencoj de Salomono 24.29

Supren

FEBRUARO

01 februaro
Fidu Dion per via tuta koro kaj ne fidu vian prudenton. Konsciu Lin en chiuj viaj vojoj, kaj Li ghustigos vian iradon.
La Sentencoj de Salomono 3.5-6

02 februaro
Ho, Eternulo, nia Sinjoro, kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la chielon.
Psalmo 8.1

03 februaro
[Jesuo diris:] Felichaj estas la malrichaj en spirito, char ilia estas la regno de la chielo. Felichaj estas la plorantaj, char ili konsolighos. Felichaj estas la humilaj, char ili heredos la teron. Felichaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, char ili satighos. Felichaj estas la kompatemaj, char ili ricevos kompaton. Felichaj estas la kore puraj, char ili vidos Dion. Felichaj estas la pacigantoj, char filoj de Dio ili estos nomataj. Felichaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, char ilia estas la regno de la chielo. Felichaj estas vi, kiam oni vin riprochos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ghoju kaj ravighu, char via rekompenco estos granda en la chielo; char tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antau vi.
Mateo 5.3-12

04 februaro
Ne koleru kontrau malbonfarantoj kaj ne enviu la malvirtulojn. Char la malbonulo ne havos estontecon, la lumilo de malvirtuloj estingighos.
La Sentencoj de Salomono 24.19-20

05 februaro
Homo sagha havas forton, kaj homo prudenta estas potenca.
La Sentencoj de Salomono 24.5

06 februaro
[Jesuo diris:] Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj audos la vochon de la Filo de Dio; kaj la audintoj vivos.
Johano 5.25

07 februaro
Mi serchis Dion, kaj Li respondis al mi, kaj de chiuj miaj dangheroj Li savis min.
Psalmo 34.4

08 februaro
Provu kaj vidu, kiel bona estas Dio; felicha estas la homo, kiu Lin fidas.
Psalmo 34.8

09 februaro
La Eternulo vin benu kaj vin gardu; La Eternulo lumu al vi per Sia vizagho kaj favorkoru vin; La Eternulo turnu Sian vizaghon al vi kaj donu al vi pacon.
Nombroj 6.24-26

10 februaro
[Jesuo diris:] Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustighis, per kio ghi estos salita? Ghi jam taugas por nenio, krom por esti eljhetita kaj piedpremita de homoj. Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kashita. Kiam oni bruligas lampon, oni metas ghin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ghi lumas sur chiujn, kiuj estas en la domo. Tiel same via lumo lumu antau homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la chielo.
Mateo 5.13-16

11 februaro
Proksima estas Dio al tiuj, kies koro estas rompita, kaj la spirite suferantajn Li helpas. Multaj estas la suferoj de piulo, sed de chiuj Dio lin savas.
Psalmo 34.18-19

12 februaro
Char Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preghos al Mi; kaj Mi auskultos vin. Vi serchos Min, kaj trovos, se vi serchos Min per via tuta koro.
Jeremia 29.11-13

13 februaro
Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ghustatempe; surjhetante sur Lin chian vian zorgon, char Li zorgas pri vi.
1. Petro 5.7

14 februaro
Tion mi scias, ke Dio estas kun mi. Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo. Dion mi fidas, mi ne timas: kion faros al mi homo?
Psalmo 56.9b-11

15 februaro
Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos dangheraj tempoj. Char homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion; havante shajnon de pieco, sed neinte ghian potencon; de chi tiuj ankau vin forturnu.
2. Timoteo 3.1-5

16 februaro
Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante: Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.
1. Kroniko 4.10

17 februaro
Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo. Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis. Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj shtonoj farighu panoj. Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per chiu vorto, kiu eliras el la busho de Dio.
Mateo 4.1-4

18 februaro
[Jesuo diris:] Ne maltrankvilighu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankau al mi. Che la domo de mia Patro estas multe da loghejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.
Johano 14.1-2

19 februaro
[Jesuo diris:] Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al chiu kreitajho.
Marko 16.15

20 februaro
Amataj, ne surprizighu pri la fajrego che vi okazanta por provi vin, kvazau io stranga okazus che vi; sed lau tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ghoju; por ke ankau en la elmontro de lia gloro vi ghoju ravege.
1. Petro 4.12-13

21 februaro
Tiu, kiu semas shpare, ankau rikoltos shpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankau rikoltos malavare.
2. Korintanoj 9.6

22 februaro
[Jesuo diris:] Char Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke chiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.
Johano 3.16

23 februaro
Multaj estas la intencoj en la koro de homo, sed la decido de la Eternulo restas fortike.
La Sentencoj de Salomono 19.21

24 februaro
Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antau ili, kaj lia vizagho lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj farighis blankaj kiel la lumo. Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li. Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti chi tie. Se vi volas, mi faros chi tie tri laubojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. Dum li ankorau parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocho el la nubo, dirante: Chi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auskultu lin.
Mateo 17.1-5

25 februaro
Felicha estas la homo, kiu elportas tenton; char kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.
Jakobo 1.12

26 februaro
Sed vi estas raso elektita, pastraro regha, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan; kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antaue nekompatitoj, sed nun kompatitoj.
1. Petro 2.9-10

27 februaro
[Jesuo diris:] Ne miru pro tio; char venas horo, en kiu chiuj, kiuj estas en la tomboj, audos lian vochon, kaj eliros: la farintoj de bono, al relevigho por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigho por jugho.
Johano 5.28-29

28 februaro
Char mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkashota al ni.
Romanoj 8.18

Supren

MARTO

01 marto
Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loghas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos ech viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loghanta en vi.
Romanoj 8.11

02 marto
La spirito de homo nutras lin en lia malsano; sed spiriton premitan kiu povas elporti?
La Sentencoj de Salomono 18.14

03 marto
[Jesuo diris:] Mia nutrajho estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron. Chu vi ne diras: Estas ankorau kvar monatoj, kaj venas la rikolto? Jen mi diras al vi: Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolkto. La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ghoju kune la semanto kaj la rikoltanto. Char en chi tio estas vera la proverbo: Unu semas, alia rikoltas. Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.
Johano 4.34-38

04 marto
Mi scias, ho Eternulo, ke la vojo de homo estas ne lau lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn pashojn.
Jeremia 10.23

05 marto
Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.
Jesaja 9.2

06 marto
Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia lau Kristo Jesuo.
Romanoj 15.5

07 marto
Char la iloj de nia militado estas ne laukarnaj, sed potencaj antau Dio por la dejhetado de fortikajhoj.
2. Korintanoj 10.4

08 marto
Se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malrichulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antau viaj samkarnuloj vi vin ne kashos. Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugho kaj via sanigho rapide progresos; via virto iros antau vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaue. Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas!
Jesaja 58.7-9a

09 marto
La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serchas Lin.
Plorkanto de Jeremia 3.25

10 marto
Kaj preterirante, Jesuo vidis viron blindan de post la naskigho. Kaj liaj dischiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, chi tiu viro, au liaj gepatroj, ke li naskighis blinda? Jesuo respondis: Nek chi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo. Dirinte tion, li krachis sur la teron, kaj faris el la krachajho koton, kaj shmiris per la koto la okulojn de la blindulo, kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Shiloahh (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
Johano 9.1-7

11 marto
Ne diru en via koro: Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi chi tiun grandan havon; sed memoru la Eternulon, vian Dion, char Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon.
Readmono 8.17-18a

12 marto
Kaj mi avertas vin hodiau, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj klinighos antau ili, tiam vi pereos.
Readmono 8.19

13 marto
Kaj jen estas la anonco, kiun ni audis de Li kaj anoncas al vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.
1. Johano 1.5

14 marto
Redonu al neniu malbonon pro malbono.
Romanoj 12.17a

15 marto
Se estos eble, restu pacaj viaparte kun chiuj homoj. Ne venghu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; char estas skribite: Che Mi estas vengho, Mi repagos, diras la Sinjoro.
Romanoj 12.18-19

16 marto
Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj shafoj de Lia pashtejo.
Psalmo 100.3

17 marto
Tial la chefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris: Kion ni faras? Char chi tiu homo [Jesuo] faras multajn signojn; se ni lasos lin tiel, chiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion. Sed unu el ili, Kajafas, chefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion, nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. Sed li diris tion ne de si mem; sed estante chefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; kaj ne nur por la nacio, sed ankau por ke li kunvenigu en unu la chie disjhetitajn filojn de Dio. De post tiu tago do ili konsilighis, por lin mortigi.
Johano 11.47-53

18 marto
Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin auskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne auskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.
1. Johano 4.6

19 marto
Amataj, ni amu unu la alian; char la amo estas el Dio; kaj chiu, kiu amas, naskighas el Dio kaj Dion konas. Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, char Dio estas amo.
1. Johano 4.7-8

20 marto
Char chi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serchas.
Hebreoj 13.14

21 marto
Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankau devus ami unu la alian.
1. Johano 4.11

22 marto
Char la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsagheco; sed por ni, la savatoj, ghi estas la potenco de Dio.
1. Korintanoj 1.18

23 marto
Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de chiu karno; chu ekzistas por Mi io nefarebla?
Jeremia 32.27

24 marto
[Jesuo diris:] Tial viglu; char vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la shtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosighi. Tial vi ankau estu pretaj; char en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.
Mateo 24.42-44

25 marto
[Jesuo diris:] Char kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon, kaj perdus sian animon?
Mateo 16.26a

26 marto
Al Vi mi estis jhetita de post la momento de mia naskigho; de la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio. Ne malproksimighu de mi, char malfelicho estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.
Psalmo 22.10-11

27 marto
La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon chiutempe kaj chiumaniere. La Sinjoro estu kun vi chiuj.
2. Tesalonikanoj 3.16

28 marto
Akceptu favore la vortojn el mia busho kaj la parolon de mia koro antau Vi, ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.
Psalmo 19.14

29 marto
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antau via Dio.
Mihha 6.8

30 marto
La Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.
Jesaja 60.19b

31 marto
Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. Kaj jen okazis granda tertremo; char anghelo de la Eternulo malsupreniris el la chielo, kaj venis kaj derulis la shtonon, kaj sidighis sur gi. Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestajho estis blanka, kiel negho; kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj farighis kiel malvivuloj. Kaj la anghelo responde diris al la virinoj: Ne timu; char mi scias, ke vi serchas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas chi tie; char li levighis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kushis. Kaj iru rapide, kaj diru al liaj dischiploj: Li levighis el la mortintoj, kaj jen li iras antau vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi. Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ghojo, kaj kuris, por sciigi al liaj dischiploj. Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorklinighis al li. Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.
Mateo 28.1-10

Supren

APRILO

01 aprilo
Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, chio kunlaboras al bono.
Romanoj 8.28

02 aprilo
[Jesuo diris:] Vere mi diras al vi: Se vi ne turnighos kaj ne farighos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la chielo.
Mateo 18.3

03 aprilo
Kaj sidante kontrau la monkesto [de la templo], Jesuo rimarkis, kiel la homoj enjhetas monerojn en la monkeston; kaj multaj richuloj enjhetis multon. Kaj venis unu malricha vidvino, kaj enjhetis du leptojn [tre malaltvalorajn monerojn], kiuj faras kodranton. Kaj alvokinte al si siajn dischiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malricha vidvino enjhetis pli ol chiuj jhetantoj en la monkeston; char ili chiuj enjhetis el sia abundo, sed shi el sia senhaveco jhetis chion, kion shi havis, sian tutan vivrimedon.
Marko 12.41-44

04 aprilo
[Jesuo diris:] Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
Johano 14.15

05 aprilo
[Jesuo diris:] Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.
Johano 15.12-13

06 aprilo
Malica estas chies koro, kaj nefidinda; kiu povas ghin ekkoni? Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al chiu lau lia konduto, lau la fruktoj de liaj agoj.
Jeremia 17.9-10

07 aprilo
Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la dischiploj estis, pro timo antau la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La dischiploj do ghojis, vidante la Sinjoron. Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankau mi vin sendas. Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton: kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.
Johano 20.19-23

08 aprilo
[Jesuo diris:] Char la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita.
Mateo 18.11

09 aprilo
La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj.
2. Timoteo 2.19a

10 aprilo
Sed la fino de chio alproksimighas; prudentighu do, kaj sobrighu por preghoj; antau chio havante fervoran amon unu al alia; char amo kovras amason da pekoj.
1. Petro 4.7-8

11 aprilo
La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?
Hebreoj 13.6

12 aprilo
Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, tiel estas bona sciigo el lando malproksima.
La Sentencoj de Salomono 25.25

13 aprilo
La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura.
Jesaja 8.13

14 aprilo
Kaj Jesuo diris al la dischiploj: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankorau estis che vi, ke devas plenumighi chio, kio estas skribita pri mi en la legho de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj levighi el la mortintoj la trian tagon; kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al chiuj nacioj, komencante che Jerusalem. Vi estas atestantoj pri tio. Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ghis vi vestighos per potenco de supre.
Luko 24.44-49

15 aprilo
Pri nenio trozorgu; sed pri chio, per pregho kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciighu al Dio.
Filipianoj 4.6

16 aprilo
Kaj la paco de Dio, kiu superas chian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.
Filipianoj 4.7

17 aprilo
[Jesuo diris:] Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. Char kiel dum la tagoj, kiuj estis antau la diluvo, oni manghis kaj trinkis, edzighis kaj edzinighis, ghis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj oni ne eksciis, ghis la diluvo venis kaj forprenis chiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo.
Mateo 24.37-39

18 aprilo
Char nia patrujo estas en la chielo, de kie ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, kiu shanghos nian humilan korpon, por ke ghi konformighu al lia glora korpo, tion farante per la potenco, per kiu li povas submeti chion al si mem.
Filipianoj 3.20-21

19 aprilo
Foriru de maljusteco chiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.
2. Timoteo 2.19b

20 aprilo
Chu mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?
Jeremia 23.29

21 aprilo
[Jesuo diris:] Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la shafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas shtelisto kaj rabisto. Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la pashtisto de la shafoj. Al tiu la pordisto malfermas; kaj la shafoj auskultas lian vochon, kaj li alvokas lau nomoj siajn proprajn shafojn, kaj elkondukas ilin. Kaj kiam li kondukis eksteren siajn shafojn, li iras antau ili, kaj la shafoj lin sekvas, char ili konas lian vochon. Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, char ili ne konas la vochon de la fremduloj. Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.
Johano 10.1-6

22 aprilo
[Jesuo diris:] Felichaj estas la plorantaj, char ili konsolighos.
Mateo 5.4

23 aprilo
[Jesuo diris:] Felichaj estas la humilaj, char ili heredos la teron.
Mateo 5.5

24 aprilo
La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke chiuj venu al pento. Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazau shtelisto.
2. Petro 3.9-10a

25 aprilo
[Jesuo diris:] Felichaj estas la kompatemaj, char ili ricevos kompaton.
Mateo 5.7

26 aprilo
[Jesuo diris:] Felichaj estas la kore puraj, char ili vidos Dion.
Mateo 5.8

27 aprilo
Kaj la Eternulo, kiu mem iros antau vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraghon.
Readmono 31.8

28 aprilo
[Jesuo diris:] Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. Se vi min konus, vi konus ankau mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis. Filipo diris al li: Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufichos. Jesuo diris al li: Chu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? Tiu, kiu vidis min, vidis ankau la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron? Chu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? La vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.
Johano 14.6-10

29 aprilo
[Jesuo diris:] Felichaj estas vi, kiam oni vin riprochos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ghoju kaj ravighu, char via rekompenco estos granda en la chielo; char tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antau vi.
Mateo 5.11-12

30 aprilo
[Jesuo diris:] Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinighu, kaj al Li sola vi servu.
Mateo 4.10b

Supren

MAJO

01 majo
Tial ankau vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.
Romanoj 6.11

02 majo
Kaj Li forvishos chiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.
Apokalipso 21.4

03 majo
Fidu la Eternulon kaj faru bonon; loghu sur la tero kaj konservu honestecon.
Psalmo 37.3

04 majo
Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, kaj Lian vorton mi fidis.
Psalmo 130.5

05 majo
Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, kaj Li faros.
Psalmo 37.5

06 majo
Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; ne incitighu, ke vi ne faru malbonon. Char malbonfarantoj ekstermighos, kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
Psalmo 37.8-9

07 majo
Ankorau malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos. Kaj la humiluloj heredos la teron kaj ghuos grandan pacon.
Psalmo 37.10-11

08 majo
Char mi ne hontas pri la evangelio; char ghi estas la potenco de Dio al savo por chiu, kiu kredas.
Romanoj 1.16a

09 majo
Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante: Sinjoro, chu en chi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael? Kaj li diris al ili: Ne apartenas al vi scii tempojn au epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia autoritato. Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ghis la plej malproksima parto de la tero. Kaj tion dirinte, li suprenlevighis, ankorau dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj. Kaj dum ili fikse rigardis al la chielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; kiuj ankau diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la chielo? Chi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la chielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la chielon.
La Agoj 1.6-11

10 majo
Konservu senkulpecon kaj celu veron, char estontecon havas homo pacema; sed la krimuloj chiuj estos ekstermitaj.
Psalmo 37.37-38a

11 majo
Ho Eternulo, matene Vi audas mian vochon; matene mi eldiras mian preghon al Vi, kaj mi atendas.
Psalmo 5.3

12 majo
Ho Eternulo, ghis la chielo atingas Via boneco, Via vereco ghis la nuboj.
Psalmo 36.5

13 majo
La sensaghulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Psalmo 14.1

14 majo
Char la sagheco de chi tiu mondo estas malsagheco che Dio.
1. Korintanoj 3.19

15 majo
Felicha estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.
Romanoj 4.8

16 majo
Ni estas kunlaborantoj kun Dio.
1. Korintanoj 3.9a

17 majo
Se Dio estas por ni, kiu estas kontrau ni?
Romanoj 8.31

18 majo
Finighu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajhojn, justa Dio!
Psalmo 7.9

19 majo
Char mi konvinkighis, ke nek morto, nek vivo, nek angheloj, nek autoritatoj, nek estantajhoj, nek estontajhoj, nek potencoj, nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajho povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
Romanoj 8.38-39

20 majo
Sed kiuj serchas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
Psalmo 34.10b

21 majo
Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, char tio decas.
Efesanoj 6.1

22 majo
Ni do estas ambasadoroj pro Kristo.
2. Korintanoj 5.20a

23 majo
Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; char oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ghin, kiel ankau la Sinjoro la eklezion.
Efesanoj 5.28-29

24 majo
Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj alighos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.
Efesanoj 5.31

25 majo
Al la Eternulo apartenas la tero, kaj chio, kio ghin plenigas, la mondo kaj chiuj ghiaj loghantoj.
Psalmo 24.1

26 majo
[Jesuo diris:] Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malghoja mieno; char ili malbeligas sian vizaghon, por ke al homoj ili shajnu fasti.
Mateo 6.16

27 majo
Mi chion povas fari en Kristo, kiu min fortikigas.
Filipianoj 4.13

28 majo
Dio kontraustaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.
1. Petro 5.5b

29 majo
Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas. Chi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio.
1. Johano 5.11-13

30 majo
Char ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, la homo Kristo Jesuo.
1. Timoteo 2.5

31 majo
Char se vi per via busho konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savighos.
Romanoj 10.9

Supren

JUNIO

01 junio
Levighu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne ghis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super chia beno kaj laudo.
Nehhemja 9.5

02 junio
Felicha estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.
Psalmo 41.1

03 junio
Char la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacheton, kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston. Amu do la fremdulon.
Readmono 10.17-19a

04 junio
Forturnighu de malbono kaj faru bonon, kaj vi vivos eterne. Char la Eternulo amas justecon, kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; chiam ili estos gardataj; sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
Psalmo 37.27-28

05 junio
[Jesuo diris:] "Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo." Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li.
Johano 7.37-39a

06 junio
Admonu tiujn, kiuj estas richaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la richo, sed sur Dion, kiu donas al ni riche chion por ghuado.
1. Timoteo 6.17

07 junio
Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontrau iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankau faru.
Koloseanoj 3.12-13

08 junio
Auskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi. Vi anstatauigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajhon kaj zonis min per ghojo, por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentighu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.
Psalmo 30.10-12

09 junio
[Jesuo diris:] Se iu volas esti unua, li estos lasta el chiuj, kaj servanto de chiuj.
Marko 9.35

10 junio
Chiu rapidu audi, malrapidu paroli, malrapidu koleri; char la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.
Jakobo 1.19-20

11 junio
La Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin.
Jesaja 14.3

12 junio
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu lau Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigho de Jesuo Kristo el la mortintoj.
1. Petro 1.3

13 junio
Char Dio donis al ni spiriton ne de malkuragheco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.
2. Timoteo 1.7

14 junio
Alia vin laudu, sed ne via busho; fremdulo, sed ne viaj lipoj.
La Sentencoj de Salomono 27.2

15 junio
Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekighos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto.
Daniel 12.2

16 junio
Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angheloj, sed ne havus amon, mi farighus sonanta kupro au tintanta cimbalo.
1. Korintanoj 13.1

17 junio
Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus chiujn misterojn kaj chian scion; kaj se mi havus chian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
1. Korintanoj 13.2

18 junio
Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
1. Korintanoj 13.3

19 junio
[Jesuo diris:] Gardu vin, ke vi ne faru vian justajhon antau homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon che via Patro, kiu estas en la chielo.
Mateo 6.1

20 junio
Kiu donas al malrichulo, tiu ne havos mankon; sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.
La Sentencoj de Salomono 28.27

21 junio
Kial vi malghojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternighas en mi? Esperu al Dio, char ankorau mi dankos Lin, la Savanton de mia vizagho kaj mian Dion.
Psalmo 42.11

22 junio
Ghoju, virtuloj, pro la Eternulo, kaj gloru Lian sanktan nomon. Psalmo 97.12

23 junio
Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
1. Korintanoj 13.13

24 junio
Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos.
Jesaja 66.13

25 junio
[Jesuo diris:] Venu al mi chiuj, kiuj estas laborantaj kaj sharghitaj, kaj mi vin ripozigos.
Mateo 11.28

26 junio
Kaj kiam mi vidis lin [Jesuon], mi falis che liaj piedoj kvazau senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante: Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta, kaj la vivanta; kaj mi farighis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por chiam kaj eterne, kaj mi havas la shlosilojn de la morto kaj de Hades.
Apokalipso 1.17-18

27 junio
[Jesuo diris:] Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankau la alian.
Mateo 5.39

28 junio
Mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.
Filipianoj 4.11

29 junio
Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; dedichu mian koron al la respektado de Via nomo.
Psalmo 86.11

30 junio
Klinu mian koron al Viaj leghoj, sed ne al profito.
Psalmo 119.36

Supren

JULIO

01 julio
La chieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la chiela firmajho.
Psalmo 19.1

02 julio
Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, kaj lumo por mia vojo.
Psalmo 119.105

03 julio
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per chia beno spirita en la chielejoj en Kristo; kiel Li elektis nin en li antau la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antau Li en amo; antaudestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, lau la aprobo de Sia volo, al la laudo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata; en kiu ni havas la elacheton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, lau la richo de lia graco, kiun li abundigis al ni en chia sagheco kaj prudento.
Efesanoj 1.3-8

04 julio
Jen Dio estas mia helpanto, mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
Psalmo 54.4

05 julio
Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin sharghis.
Jesaja 53.4

06 julio
Kiu celas justecon kaj bonecon, tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.
La Sentencoj de Salomono 21.21

07 julio
Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankorau estis pekuloj, Kristo mortis por ni.
Romanoj 5.8

08 julio
Kiel frenezulo, kiu jhetas fajron, sagojn, kaj morton, tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon kaj diras: mi ja shercas.
La Sentencoj de Salomono 26.18-19

09 julio
Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la forton por fari.
La Sentencoj de Salomono 3.27

10 julio
[Jesuo diris:] Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi farighu filoj de lumo.
Johano 12.36

11 julio
Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne shveligas sin.
1. Korintanoj 13.4

12 julio
[Jesuo diris:] Felichaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.
Johano 20.29

13 julio
Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.
Jesaja 6.3

14 julio
Pli bona estas malrichulo, ol homo mensogema.
La Sentencoj de Salomono 19.22b

15 julio
Kiam vi kushighos dormi, vi ne timos; kaj kiam vi kushos, via dormo estos agrabla.
La Sentencoj de Salomono 3.24

16 julio
Char Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi: Ne timu, Mi vin helpos.
Jesaja 41.13

17 julio
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu lau Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigho de Jesuo Kristo el la mortintoj.
1. Petro 1.3

18 julio
[Jesuo diris:] Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankvilighu via koro, nek senkuraghighu.
Johano 14.27

19 julio
[Jesuo diris:] Ve, kiam chiuj homoj parolos bone pri vi! Char tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj.
Luko 6.26

20 julio
Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levighanta, kiu chiam pli lumas ghis plena tagigho.
La Sentencoj de Salomono 4.18

21 julio
Se viaj pekoj estas sangorughaj, ili farighos blankaj kiel negho; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farighos kiel lano.
Jesaja 1.18

22 julio
Kaj estos tiel, ke antau ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankorau parolantaj, kaj Mi jam audos.
Jesaja 65.24

23 julio
[Jesuo diris:] Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; char mi malsatis, kaj vi donis al mi manghi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.
Mateo 25.34-36

24 julio
Jesuo do diris al la dek du: Chu vi ankau volas foriri? Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru? Vi havas la vortojn de eterna vivo. Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.
Johano 6.67-69

25 julio
Animo benanta ghuos bonstaton; kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiche por trinki.
La Sentencoj de Salomono 11.25

26 julio
[Jesuo diris:] Donace vi ricevis, donace donu.
Mateo 10.8b

27 julio
Sed Vi, ho Eternulo, estas shildo por mi, mia honoro kaj levanto de mia kapo.
Psalmo 3.3

28 julio
Havu ghojon de la edzino de via juneco. Shi estas charma kiel cervino, kaj aminda kiel ibeksino; shiaj karesoj ghuigu vin en chiu tempo, shia amo chiam donu al vi plezuron.
La Sentencoj de Salomono 5.18-19

29 julio
Char kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizaghon, se vi revenos al Li.
2. Kroniko 30.9

30 julio
La amo al mono estas radiko de chia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malghojoj.
1. Timoteo 6.10

31 julio
Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. Kaj efektive mi rigardas chion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de chio, kaj rigardas chion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legho, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon.
Filipianoj 3.7-9

Supren

AUGUSTO

01 augusto
Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj ne forgesu chiujn Liajn bonfarojn. Li pardonas chiujn viajn pekojn, Li sanigas chiujn viajn malsanojn. Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco.
Psalmo 103.2-4

02 augusto
Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo.
Jeremia 30.17

03 augusto
Ne fanfaronu pri la morgaua tago; char vi ne scias, kion naskos la tago.
La Sentencoj de Salomono 27.1

04 augusto
Estu kuraghaj, kaj forta estu via koro, vi chiuj, kiuj esperas al la Eternulo.
Psalmo 31.24

05 augusto
Virtulo ech mortante havas esperon.
La Sentencoj de Salomono 14.32

06 augusto
Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo.
Jeremia 17.7

07 augusto
Char la tuta legho estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
Galatoj 5.14

08 augusto
Sed se iu havas mondan posedajhon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontrau li, kiel la amo de Dio restas en li?
1. Johano 3.17

09 augusto
Pli bone estas esti humila kun malrichuloj, ol dividi akiron kun fieruloj.
La Sentencoj de Salomono 16.19

10 augusto
Sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humilighos kaj preghos kaj serchos Mian vizaghon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi auskultos el la chielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.
2. Kroniko 7.14

11 augusto
Dio kontraustaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.
Jakobo 4.6

12 augusto
Jen estas la promeso, kiun li promesis al ni: la vivo eterna.
1. Johano 2.25

13 augusto
Via koro sin tiru ne al pekuloj, sed al timo antau la Eternulo chiutage. Char ekzistas estonteco, kaj via espero ne perdighos.
La Sentencoj de Salomono 23.17-18

14 augusto
Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.
1. Johano 5.20

15 augusto
[Jesuo diris:] Viglu kaj preghu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
Mateo 26.41

16 augusto
[Jesuo diris:] Mi revidos vin, kaj via koro ghojos, kaj neniu forprenos de vi vian ghojon.
Johano 16.22b

17 augusto
Felicha estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.
Psalmo 33.12a

18 augusto
Char Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsaghaj infanoj, ili ne komprenas; saghaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.
Jeremia 4.22

19 augusto
La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; sed chiu trorapidado kondukas nur al manko.
La Sentencoj de Salomono 21.5

20 augusto
Se do vi estas levitaj kun Kristo, serchu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surterajhojn.
Koloseanoj 3.1-2

21 augusto
[Jesuo diris:] Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, char tia mi estas. Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankau devas inter vi lavi la piedojn. Char mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankau faru tion, kion mi faris al vi.
Johano 13.13-15

22 augusto
Kaj mi estas mizera kaj malricha; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.
Psalmo 40.17

23 augusto
[Jesuo diris:] Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu la alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankau amu unu la alian. Per tio chiuj homoj scios, ke vi estas miaj dischiploj, se vi havos amon unu al la alia.
Johano 13.34-35

24 augusto
Sonas vocho de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. Chiu valo levighu, kaj chiu monto kaj monteto malaltighu, kaj la malebenajho farighu ebenajho, kaj la montaro farighu valo. Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj chiu karno kune vidos, ke la busho de la Eternulo parolis.
Jesaja 40.3-5

25 augusto
Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; char Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun.
Jakobo 1.13

26 augusto
Kiu celas bonon, tiu atingos plachon; sed kiu serchas malbonon, tiun ghi trafos.
La Sentencoj de Salomono 11.27

27 augusto
Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo kaj Vi estas nia formanto, kaj ni chiuj estas la produkto de Via mano.
Jesaja 64.8

28 augusto
Kaj forpasas la mondo kaj ghia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.
1. Johano 2.17

29 augusto
Kiu malshatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; sed kiu kompatas malrichulojn, tiu estas felicha.
La Sentencoj de Salomono 14.21

30 augusto
Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuragha; ne havu teruron kaj ne timu; char kun vi estas la Eternulo, via Dio, chie, kien vi iros.
Josuo 1.9

31 augusto
Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundighos, kaj flamo vin ne bruligos. Char Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto.
Jesaja 43.2-3

Supren

SEPTEMBRO

01 septembro
Chu vi ne scias, chu vi ne audis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacighas kaj ne senfortighas; Lia sagheco estas neesplorebla.
Jesaja 40.28

02 septembro
Homo, naskita de virino, havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj. Kiel floro li elkreskas kaj velkas; li forkuras kiel ombro kaj ne restas.
Ijob 14.1-2

03 septembro
Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo, char alie vi tedus lin kaj li vin malamus.
La Sentencoj de Salomono 25.17

04 septembro
Se iu parolas, li parolu kvazau orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazau el la forto, kiun Dio provizas; por ke en chio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por chiam kaj eterne.
1. Petro 4.11

05 septembro
[Jesuo diris:] Ne chiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la chielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia patro, kiu estas en la chielo.
Mateo 7.21

06 septembro
[Jesuo diris:] Tial chiu, kiu audas chi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al sagha viro, kiu konstruis sian domon sur roko; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ghi ne falis; char ghi estis fondita sur roko.
Mateo 7.24-25

07 septembro
Pace mi kushighas kaj tuj endormighas; Char Vi, ho Eternulo, loghigas min sola en sendanghereco.
Psalmo 4.8

08 septembro
Petro diris al ili: Ekpentu kaj baptighu chiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito. Char la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por chiuj ghis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.
La Agoj 2.38-39

09 septembro
Kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj, sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredajho; char vi servas la Sinjoron Kristo.
Koloseanoj 3.23-24

10 septembro
Richeco rapide akirita malgrandighas; sed kion oni kolektas per laboro, tio multighas.
La Sentencoj de Salomono 13.11

11 septembro
Char se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; chu ni vivas do, au mortas, al la Sinjoro ni apartenas.
Romanoj 14.8

12 septembro
Chiam mi vidas la Eternulon antau mi; char Li estas che mia dekstra mano, mi ne falos. Tial ghojas mia koro, ravighas mia animo. Ech mia karno ripozas senzorge.
Psalmo 16.8-9

13 septembro
Char Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema kaj tre favora por chiuj, kiuj Vin vokas.
Psalmo 86.5

14 septembro
Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antau la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Jehhezkel 38.23

15 septembro
La Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu chiam pretaj doni defendan respondon al chiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.
1. Petro 3.15

16 septembro
[Jesuo diris:] Vi audis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon kaj malamu vian malamikon. Sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn kaj preghu por viaj persekutantoj.
Mateo 5.43-44

17 septembro
[Jesuo diris:] Ne zorgu pri la morgaua tago, char la morgaua tago zorgos pri si mem. Suficha por la tago estas ghia propra malbono.
Mateo 6.34

18 septembro
Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, Jesuo respondis al ili, dirante: La regno de Dio ne venas kun observado; kaj oni ne diros: Jen chi tie, au: Jen tie! Char jen la regno de Dio estas inter vi.
Luko 17.20-21

19 septembro
Auskultu vian patron, kiu vin naskigis, kaj ne malshatu vian patrinon, kiam shi maljunighos.
La Sentencoj de Salomono 23.22

20 septembro
Ni ne lacighu en bonfarado, char ghustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortighos.
Galatoj 6.9

21 septembro
Sed mi chiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano. Per Via konsilo Vi min kondukas, kaj poste Vi akceptas min kun honoro. Kiu estas por mi en la chielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. Konsumighas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajho de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.
Psalmo 73.23-26

22 septembro
[Jesuo diris:] Ne tio, kio eniras en la bushon, profanas la homon, sed kio eliras el la busho, tio profanas la homon.
Mateo 15.11

23 septembro
[Jesuo diris:] Vere mi diras al vi: Malfacile richulo eniros en la regnon de la chielo. Kaj cetere mi diras al vi: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por richulo eniri en la regnon de Dio.
Mateo 19.23-24

24 septembro
[Jesuo diris:] Che Dio chio estas ebla.
Mateo 19.26b

25 septembro
[Jesuo diris:] Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de chi tiu mondo, mi ne estas de chi tiu mondo. Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; char se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj.
Johano 8.23-24

26 septembro
Estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankau Dio en Kristo pardonis al vi.
Efesanoj 4.32

27 septembro
[Jesuo diris:] Chi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al chiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.
Mateo 24.14

28 septembro
Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. Kaj rigardu, chu mi estas sur malbona vojo, kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.
Psalmo 139.23-24

29 septembro
[Jesuo diris:] Char kiel la fulmo venas el la oriento kaj montrighas ghis la okcidento, tiel ankau estos la alveno de la Filo de homo.
Mateo 24.27

30 septembro
[Jesuo diris:] Kaj tiam aperos sur la chielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros chiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la chielo kun potenco kaj granda gloro.
Mateo 24.30

Supren

OKTOBRO

01 oktobro
Kaj ne malghoju, char la ghojo pri la Eternulo estas via forto.
Nehhemja 8.10b

02 oktobro
[Jesuo diris:] Vere, vere mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.
Johano 3.3

03 oktobro
[Jesuo diris:] Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.
Johano 8.12

04 oktobro
[Jesuo diris:] Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos pashtajhon. La shtelisto ne venas, krom por shteli kaj buchi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ghin abunde.
Johano 10.9-10

05 oktobro
Komenco de sagheco estas timo antau la Eternulo; Bonan prudenton havas chiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
Psalmo 111.10

06 oktobro
[Jesuo diris:] Mi estas la bona pashtisto; la bona pashtisto demetas sian vivon por la shafoj.
Johano 10.11

07 oktobro
[Jesuo diris:] Mi estas la bona pashtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la shafoj.
Johano 10.14-15

08 oktobro
[Jesuo diris:] Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.
Johano 6.47

09 oktobro
Tial ankau ni, havante chirkau ni tian nubegon da atestantoj, formetu chion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antau ni metitan, direktante la rigardon al la autoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ghojo antau li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidighis dekstre de la trono de Dio. Char pripensu tiun, kiu suferis tian kontraudiradon de pekuloj kontrau li, por ke vi ne lacighu kaj ne malfortighu en viaj spiritoj.
Hebreoj 12.1-3

10 oktobro
[Jesuo diris:] Mi estas la vinberarbo; vi estas la branchoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto, char sen mi vi nenion povas fari.
Johano 15.5

11 oktobro
[Jesuo diris:] Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.
Johano 15.7

12 oktobro
La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras. Pasas super ghi vento, kaj ghi jam ne ekzistas; Kaj ghia loko ghin jam ne rekonas. Sed la boneco de la Eternulo dauras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, kaj Lia bonfaremeco iras ghis la pranepoj, Kiuj observas Lian interligon kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
Psalmo 103.15-18

13 oktobro
[Jesuo diris:] Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.
Johano 15.12-14

14 oktobro
[Jesuo diris:] Tion mi parolis al vi, por ke mia ghojo en vi restadu, kaj via ghojo estu plena.
Johano 15.11

15 oktobro
[Jesuo diris:] Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ghi malamis min pli frue, ol vin.
Johano 15.18

16 oktobro
Sed la frukto de la Spirito estas amo, ghojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, mildeco, sinregado; kontrau tiaj ne ekzistas legho. Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ghiaj pasioj kaj voluptoj. Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankau iradu. Ni ne farighu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.
Galatoj 5.22-26

17 oktobro
Dio ne estas homo, ke Li mensogus, kaj ne homido, ke Li pentus. Chu Li dirus kaj ne farus, parolus kaj ne plenumus?
Nombroj 23.19

18 oktobro
[Jesuo diris:] Se ili min persekutis, vin ankau ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankau vian ili observos. Sed chion chi tion ili faros al vi pro mia nomo, char ili ne konas Tiun, kiu min sendis.
Johano 15.20-21

19 oktobro
Estas rivero, kies torentoj ghojigas la urbon de Dio, la sanktan loghejon de la Plejaltulo. Dio estas en ghia mezo, ghi ne shancelighos; Dio ghin helpas en frua mateno.
Psalmo 46.4-5

20 oktobro
Char kiel alte estas la chielo super la tero, tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
Psalmo 103.11-12

21 oktobro
Kiel patro korfavoras filojn, tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas. Char Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.
Psalmo 103.13-14

22 oktobro
[Jesuo diris:] Estu do perfektaj, kiel ankau via chiela patro estas perfekta.
Mateo 5.48

23 oktobro
Formetu, rilate al antaua konduto, la malnovan homon, pereeman lau trompaj deziroj, kaj renovighu rilate al la spirito de via menso, kaj surmetu la novan homon, kreitan lau Dio en justeco kaj vera sankteco.
Efesanoj 4.22-24

24 oktobro
Se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektighis en ni.
1. Johano 4.12

25 oktobro
Estu chiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; ne repagantaj malbonon kontrau malbono, nek insulton kontrau insulto, sed kontraue benadantaj; char al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.
1. Petro 3.8-9

26 oktobro
Auskultu Mian vochon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru lau la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.
Jeremia 7.23

27 oktobro
Kiu mokas malrichulon, tiu ofendas lian Kreinton; kiu ghojas pri ies malfelicho, tiu ne restos sen puno.
La Sentencoj de Salomono 17.5

28 oktobro
Estu justaj al malrichulo kaj orfo; rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
Psalmo 82.3

29 oktobro
Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi chia autoritato en la chielo kaj sur la tero.
Mateo 28.18

30 oktobro
Sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
1. Korintanoj 15.57

31 oktobro
Jen Dio estas mia savo: mi fidas, kaj mi ne timas; char Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farighis mia savo.
Jesaja 12.2

Supren

NOVEMBRO

01 novembro
Oni krias, kaj la Eternulo audas, kaj de chiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
Psalmo 34.17

02 novembro
Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; kaj alte glorata estu la Dio de mia savo.
Psalmo 18.46

03 novembro
[Jesuo diris:] Char Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jughi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.
Johano 3.17

04 novembro
Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; serchu chiam Lian vizaghon.
Psalmo 105.4

05 novembro
Haleluja! Gloru la Eternulon, char Li estas bona; char eterna estas Lia boneco.
Psalmo 106.1

06 novembro
Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan, kaj malfermos antau malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo.
Jesaja 58.9b-10

07 novembro
Neniu procesas honeste, kaj neniu jughas juste; oni fidas vantajhon kaj parolas malveron, gravedighas per malhonestajho kaj naskas krimon. -- Tial malproksimighis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo.
Jesaja 59.4,9

08 novembro
[Jesuo diris:] Se vi min konus, vi konus ankau mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.
Johano 14.7

09 novembro
Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.
Psalmo 94.19

10 novembro
[Jesuo diris:] Vere, vere mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankau faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, char mi iras al la Patro. Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.
Johano 14.12-14

11 novembro
[Jesuo diris:] Ne timu, malgranda grego; char bone plachis al la Patro doni al vi la regnon.
Luko 12.32

12 novembro
[Jesuo diris:] Sed la Helpanto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri chio, kaj vin rememorigos pri chio, kion mi diris al vi.
Johano 14.26

13 novembro
Malsaghulo tuj montras sian koleron; sed saghulo ignoras ofendon.
La Sentencoj de Salomono 12.16

14 novembro
Mi donos al vi novan koron, kaj novan spiriton Mi metos en vin; mi eligos el via korpo la shtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.
Jehhezkel 36.26

15 novembro
Se iu shajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta. Religio pura kaj senmakula antau nia Dio kaj Patro estas jena: Viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpurigho de la mondo.
Jakobo 1.26-27

16 novembro
Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por chiuj generacioj. Char la Eternulo jughos Sian popolon, kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.
Psalmo 135.13-14

17 novembro
Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; char Vi estas mia gloro.
Jeremia 17.14

18 novembro
[Jesuo diris:] Mi estas la relevigho kaj la vivo; kiu kredas al mi, ech se li estos mortinta, tiu vivos, kaj chiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por chiam ne mortos.
Johano 11.25-26

19 novembro
[Jesuo diris:] Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.
Apokalipso 22.13

20 novembro
[Jesuo diris:] Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al chiu lau lia faro.
Apokalipso 22.12

21 novembro
[Jesuo diris:] Laboru ne por la pereema nutrajho, sed por la nutrajho, kiu restas ghis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi.
Johano 6.27a

22 novembro
[Jesuo diris:] Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.
Johano 6.35

23 novembro
En la tago, kiam mi vokis, Vi auskultis min, Vi donis forton al mia animo.
Psalmo 138.3

24 novembro
Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio. Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; kiam mi venos kaj aperos antau la vizagho de Dio?
Psalmo 42.1-2

25 novembro
Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, kaj Li respondis al mi; el la ventro de Sheol mi kriis, kaj Vi auskultis mian vochon.
Jona 2.2

26 novembro
Estu firmaj, nemoveblaj, chiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.
1. Korintanoj 15.58b

27 novembro
[Jesuo diris:] Kiam vi preghas, ne estu kiel la hipokrituloj; char ili amas preghi, starante en la sinagogoj kaj che la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon.
Mateo 6.5

28 novembro
[Jesuo diris:] Sed vi, kiam vi preghas, eniru en vian chambreton, kaj shlosinte vian pordon, preghu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
Mateo 6.6

29 novembro
[Jesuo diris:] Kaj dum via preghado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; char ili supozas, ke ili estos auskultitaj pro sia multvorteco. Ne estu similaj al ili; char via Patro scias, kion vi bezonas, antau ol vi petas de Li.
Mateo 6.7-8

30 novembro
Ghoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: jen via regho iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.
Zehharja 9.9

Supren

DECEMBRO

01 decembro
[Jesuo diris:] Char se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro chiela ankau pardonos al vi. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankau ne pardonos viajn kulpojn.
Mateo 6.14-15

02 decembro
La Eternulo donu al vi tion, kion deziras via koro; kaj chiujn viajn intencojn Li plenumu.
Psalmo 20.4

03 decembro
[Jesuo diris:] Kion ajn vi petos, preghante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ghin havos.
Marko 11.24

04 decembro
[Jesuo diris:] Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preghu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankau al ili tiel same.
Luko 6.27-28,31

05 decembro
Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? Chu tiu fido povas lin savi? Se frato au fratino estas nuda kaj sen chiutaga mangho, kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
Jakobo 2.14-17

06 decembro
Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke chiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime.
Cefanja 3.9

07 decembro
Kantu al la Eternulo novan kanton;
Kantu al la Eternulo la tuta tero.
Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon,
Proklamu de tago al tago Lian savon.
Rakontu inter la popoloj Lian gloron,
Inter chiuj gentoj Liajn miraklojn.
Char la Eternulo estas granda kaj tre glorinda,
Li estas timinda pli ol chiuj dioj.
Char chiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj;
Sed la Eternulo kreis la chielon.
Gloro kaj majesto estas antau Li,
Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
Psalmo 96.1-6

08 decembro
La Eternulo estas mia pashtisto; mi mankon ne havos.
Psalmo 23.1

09 decembro
Ech kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, char Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogighilo trankviligos min.
Psalmo 23.4

10 decembro
Chu do vi manghas, au trinkas, au kion ajn vi faras, faru chion por la gloro de Dio.
1. Korintanoj 10.31

11 decembro
Kristo loghu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo, kapablighu kun chiuj sanktuloj kompreni, kio estas la largheco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenighu ech ghis la pleneco de Dio.
Efesanoj 3.17-19

12 decembro
Serchu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime. Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj chi Tiu lin kompatos kaj al nia Dio char Li multe pardonas.
Jesaja 55.6-7

13 decembro
Pentu, char alproksimighis la regno de la chielo.
Mateo 3.2

14 decembro
La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajho, kaj mia Savanto,
Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas,
Mia shildo kaj la korno de mia savo, mia rifughejo.
Psalmo 18.2

15 decembro
[Jesuo diris:] Estos ghojo en la chielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naudek nau justuloj, kiuj ne bezonas penton.
Luko 15.7

16 decembro
Pentu do, kaj konvertighu, por ke viaj pekoj estu forvishitaj.
La Agoj 3.19

17 decembro
[Jesuo diris:] Sed se vi ne pentos, vi chiuj ankau pereos.
Luko 13.5

18 decembro
Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras chion nova.
Apokalipso 21.5a

19 decembro
Kristo ankau suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn pashojn.
1. Petro 2.21

20 decembro
Ne timu, kiam homo richighas, kiam grandighas la gloro de lia domo. Char mortante li nenion prenos; ne iros post li malsupren lia honoro.
Psalmo 49.16-17

21 decembro
Kaj la Eternulo estos rifugho por la premato, rifugho en la tempo de mizero.
Psalmo 9.9

22 decembro
Pli bona estas malmulto kun timo antau la Eternulo, ol granda trezoro kun maltrankvileco che ghi. Pli bona estas mangho el verdajho, sed kun amo, ol grasa bovo, sed kun malamo.
La Sentencoj de Salomono 15.16-17

23 decembro
[Jesuo diris:] Ve al vi richuloj! Char vi jam ricevis vian konsolon. Ve al vi satigitaj! Char vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! Char vi malghojos kaj ploros.
Luko 6.24-25

24 decembro
Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito ghojis en Dio, mia Savanto, char Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; char jen de nun chiuj generacioj nomos min felicha. Char la Potenculo faris al mi grandajhojn, kaj sankta estas Lia nomo.
Luko 1.46-49

25 decembro - KRISTNASKO
Char hodiau estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.
Luko 2.11

26 decembro
Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.
Luko 2.14

27 decembro
[Jesuo diris:] Petu, kaj estos donite al vi; serchu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi. Char chiu petanto ricevas, kaj la serchanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.
Mateo 7.7-8

28 decembro
Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro;
Mi rakontos chiujn Viajn mirindajhojn.
Mi ghojos kaj triumfos pro Vi;
Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.
Char miaj malamikoj turnighas malantauen,
Ili falas kaj pereas antau Vi.
Char Vi faris por mi jughon kaj plenumon de legho;
Vi sidighis sur la trono, Vi justa jughanto.
Psalmo 9.1-4

29 decembro
[Jesuo diris:] Gardu vin kontrau la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en shafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. Per iliaj fruktoj vi konos ilin.
Mateo 7.15-16a

30 decembro
[Jesuo diris:] Iru do kaj dischipligu chiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi chion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi chiujn tagojn, ghis la maturigho de la mondagho.
Mateo 28.19-20

31 decembro
[Jesuo diris:] "Vere, mi rapide venos." Amen; venu, Sinjoro Jesuo. La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun chiuj sanktuloj. Amen.
Apokalipso 22.20-21


Supren


Lasta shangho: 2012-07-02
365 Tagoj el la Biblio